La 9-an de marto Hu Jintao kaj aliaj ĉinaj gvidantoj
respektive partoprenis en diskutado de kelkaj delegacioj al la 1-a
sesio de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso (TPK).
Partoprenante en diskutado de la delegacio de Shandong-provinco,
Hu Jintao emfazis, ke necesas pli rapide ŝanĝi la manieron de evoluo
de la ĉina ekonomio kaj akceli bonan kaj rapidan evoluon; ke necesas
persisti en la vojo de agrikultura modernigo kun ĉinaj trajtoj kaj
antaŭenpuŝi konstruadon de nova kamparo socialisma.
 Partoprenante
en diskutado de la delegacio de Fujian-provinco, Wu Bangguo, prezidanto
de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio,
esprimis, ke pri persisto kaj plibonigo de la sistemo de TPK kaj
bona plenumo de laboro de la kongreso en la nova situacio, necesas
persisti en la vojo de socialisma politika disvolviĝo kun ĉinaj
trajtoj, persisti en konsidero unue pri bazaj interesoj de la popolanoj
kaj persisti en laŭleĝa agado.
 Ĉefministro
Wen Jiabao partoprenis en diskutado de la delegacio de Jilin-provinco
kaj diris, ke en nordorienta Ĉinio estas relative bona industria
bazo kaj supereco en posedo de resursoj, necesas utiligi favoran
kondiĉon de la loko kaj antaŭenpuŝi disvolviĝon de industrioj kun
supereco, kia industrio pri fabrikado de pezaj ekipaĵoj.
|