|    Invitite de la ĉina registaro, 1000 membroj de la Japana 
              Junula Amika Delegacio sinsekve atingis Ĉinion kaj komencis sian 
              viziton al Ŝanhajo, Chongqing kaj Dalian de Ĉinio. En la 15-a de 
              marto ili ĉeestos la inaŭguron de la "Jaro de Ĉina-Japana Junula 
              Amika Reciprokado" en Pekino.  Por memorigi la 30-jariĝon de la "Ĉina-Japana Paca 
              kaj Amika Pakto" kaj plue akceli plibonigon kaj disvolvon de 
              la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio, Ĉinio kaj Japanio prenis la 
              jaron 2008 kiel "Jaron de Ĉina-Japana Junula Amika Reciprokado". 
              Tio estas grava aktivado de reciprokado post la "Jaro de Kultura 
              kaj Sporta Reciprokado inter Ĉinio kaj Japanio" en 2007 kaj 
              aktivado memore al la 35-jariĝo de la normaligo de la diplomatiaj 
              rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio. La celoj de tiu ĉi aktivado estas 
              akceli amikecon de la du popoloj kaj kulturi daŭrigantojn de amikaj 
              aferoj de la du landoj.  La delegacio konsistas el 500 lernantoj el superaj mezlernejoj, 
              200 studentoj kaj 300 junaj reprezentantoj de diversaj kampoj inkluzive 
              de parlamentanoj, ŝtatoficistoj kaj ĵurnalistoj.
             |