La 12-a de marto estas la Arbotago de Ĉinio. La Oficejo
de Tutlanda Verdiga Komitato diras en sia raporto publikigita la
11-an de marto, ke ĝis la fino de 2007, dum la pasintaj 30 jaroj
proksimume 11 miliardoj da homoj partoprenis en volontula arboplantado
kaj plantis sume 51.5 miliardojn da arboj.
Specialista kalkulo raportis, ke forstoj kulturataj
de 1980 ĝis 2005 en Ĉinio sorbis 3.06 miliardojn da tunoj da karbona
dioksido. Tio estas granda kontribuo por malrapidigo de klimata
varmiĝo.
|