La 12-an de marto ministro Yang Jiechi de eksteraj
aferoj de Ĉinio diris en la gazetara konferenco organizita de la
Unua Sesio de la 11-a TPK, ke nur tiuj, kiuj estas tre malamikaj
al Ĉinio kaj havas fortan antaŭjuĝon, volas politikigi la Pekinajn
Olimpikojn, sed ne la internacia socio.
Yang Jiechi emfazis, ke la internacia socio, la registaro,
gvidantoj kaj popolo de ĉiuj landoj entuziasme subtenas la Pekinajn
Olimpikojn kaj esprimas sian profundan amikecon al la ĉina popolo.
Tre malmultaj personoj kaj fortoj senhonorigis Ĉinion, sed tio estas
vana, ĉar ili estas kontraŭaj al la ĉina popolo kaj al la popoloj
de la tuta mondo.
Respondante al raportisto de la Usona Asociita Gazetaro,
Yang Jiechi montris, ke senpolitikeco de Olimpikoj estas difinita
de la "Olimpika Ĉarto". Li diris: "Tiuj kiuj atakas
Ĉinion ĉiam akcentas gravecon de leĝoj, sed kial ili mem rompas
la leĝon? Kial ili malobeas la koncernajn regulojn de la Olimpika
Ĉarto?"
Yang Jiechi diris, ke Ĉinio volontas diskuti kun popoloj
de ĉiuj landoj kaj ĉiuj kampoj por sukcesigi la Pekinajn Olimpikojn
kun sia trajto kaj alta nivelo. Ĉinio sincere petas proponojn kaj
kritikon.
|