La 12-an de marto inaŭguriĝis en Pekino la 1-a dialogo
inter superaj nacidefendaj erudiciuloj de Ĉinio kaj la Asocio de
Sudorient-Aziaj Landoj (ASAL).
Tiu ĉi dialogo estas okazigita por efektivigi koncernan
proponon elmetitan de la ĉina ĉefministro Wen Jiabao novembre de
2007 en kunveno de gvidantoj de orient-aziaj landoj. Pli ol 20 nacidefendaj
specialistoj kaj militaj ataŝeoj de 10 membrolandoj de la asocio
interkonsiliĝas kun specialistoj de la Ĉina Popola Liberiga Armeo
pri la temo de armea modernigo kaj reciproka fido de la regiono.
La
3-taga dialogo estas tenata sub la aŭspicioj de la Akademio de Militaj
Sciencoj de la Ĉina Popola Liberiga Armeo.
|