La 13-an de marto okazis la 4-a plena kunveno de la
1-a Sesio de la 11-a Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco
(ĈPPIK). En la kunveno oni elektis Jia Qinglin kiel prezidanton
de la Tutlanda Komitato de la 11-a ĈPPIK, 25 vicprezidantojn kaj
ĝeneralan sekretarion, krome 298 konstantajn membrojn de la Tutlanda
Komitato de la 11-a ĈPPIK.
Laŭ elekta maniero de la 1-a Sesio de la 11-a ĈPPIK,
oni voĉdonis per sekretaj balotiloj. La nombro de la kandidatoj
por prezidanto, vicprezidantoj, ĝenerala sekretario kaj konstantaj
membroj estas sama kun tiu de elektitoj, se pli ol duonaj komitatanoj
jesis pri la kandidato, tiu estis elektita.
|