Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉinio publikigis la Noton pri Homaj Rajtoj de Usono en 2007

La 13-an de marto la Informa Oficejo sub la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio publikigis la Noton pri Homaj Rajtoj de Usono en 2007.

La noto diras, ke la 11-an de marto la Homrajta Raporto de Ŝtatoj en 2007 publikigita de la Ŝtata Departemento de Usono refoje faris riproĉon pri homrajta situacio de pli ol 190 landoj kaj regionoj, inkluzive de Ĉinio, sed per neniu vorto mencias pri la homrajtaj problemoj de Usono. Por sciigi al la mondaj popoloj la veran situacion de homaj rajtoj de Usono kaj urĝi repensadon de Usono pri ĝia ago, Ĉinio publikigis la Noton pri Homaj Rajtoj de Usono en 2007.

La noto montras, ke multiĝas perfortaj krimoj en Usono. Estas serioze, ke leĝplenumaj kaj justicaj departementoj misuzis sian potencon kaj atencis la rajton de libereco de civitanoj. Senĉese multiĝas malriĉuloj en Usono. Profunde enradikiĝas rasa diskriminacio en Usono.

La noto montras ankoraŭ, ke Usono atencas suverenecon de aliaj landoj kaj tretas homajn rajtojn de aliaj landoj. La iraka milito levita de Usono kaŭzis plej grandan tragedion de homaj rajtoj kaj katastrofon de humanismo en la mondo.

La noto atentigas, ke la usona registaro kuraĝe alfrontu siajn homrajtajn problemojn.