Posttagmeze de la 15-a de marto inaŭguriĝis en la Ĉina
Popola Universitato la aktivado de Jaro de Ĉina-japana Junula amika
Reciprokado. La ceremonion ĉeestis ĉina prezidanto Hu Jintao. Al
la inaŭguro gratulon sendis ĉina ĉefministro Wen Jiabao kaj japana
ĉefministro Fukuda Yasuo.
 Mil
gejunuloj de la japana delegacio kaj mil ĉinaj gejunuloj el diversaj
rondoj ĉeestis la ceremonion.
Hu Jintao intervidiĝis kun ĉefaj membroj de la japana
delegacio kaj rigardis artan prezentadon de teceremonio kaj kaligrafado
de la dulandaj junuloj, kaj plantis kune kun reprezentanto de la
gejunuloj sakuron kaj magnolion simbolantajn daŭran amikecon de
la dulandaj junuloj.
|