Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Nova ŝtata gvidantaro de Ĉinio elektita

La 15-an de marto tri mil reprezentantoj de la 11-a TPK elektis en Pekino novan gvidantaron per sekreta voĉdonado. Hu Jintao refoje estis elektita prezidanto de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono de Ĉinio. Wu Bangguo estis elektita prezidanto de la Konstanta Komitato de la 11-a TPK kaj Xi Jinping vicprezidanto de Ĉinio.