La
1-an de januaro ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao kaj usona prezidento
Bush reciprokis gratulan telegramon okaze de la 30-jariĝo de establo
de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj.
En la telegramo Hu Jintao diris, ke antaŭ 30 jaroj,
Ĉinio kaj Usono oficiale establis inter si diplomatiajn rilatojn,
tio estas granda afero kun mejloŝtona signifo en la historio de
la dulandaj interrilatoj, malfermis novan paĝon de la dulandaj interrilatoj
kaj grave kaj profunde influis la internacian situacion kaj la mondan
strukturon. La fakto konfirmas, ke la establiĝo kaj disvolviĝo de
normalaj ŝtataj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono konformas al la bazaj
interesoj de la du popoloj kaj al la tendenco de la historio, tio
ne nur alportis grandan feliĉon al la du popoloj, sed ankaŭ faris
gravan kontribuon al la paco, stabileco kaj disvolviĝo de Azio kaj
la mondo.
Bush diris en sia telegramo, ke en la 1-a de januaro
oni memorfestis la fondiĝon de la oficialaj diplomatiaj rilatoj
inter Usono kaj Ĉinio okazintan antaŭ 30 jaroj. La decido farita
de la dulandaj registaroj superis la grandan diferencon de la du
flankoj en la historio, kulturo kaj politika sistemo, kaj transpasis
grandegan fosaĵon ŝajne malfacile transireblan. En la pasintaj 30
jaroj, la du popoloj profundigis interkomprenon. La du flankoj establis
inter si ponton por interfluo kaj kunlaboro en la kampoj de komercado,
edukado, scienco, sporto kaj arto. La interrilatoj de la du registaroj
fariĝas pli konstruivaj kaj kunlaboraj. La du flankoj atingis sukceson
en klopodado kontraŭ terorismo, epidemioj kaj disvastigo de nukleaj
armiloj. Usono kaj Ĉinio ludas gravan rolon ankaŭ en akcelado de
merkataj malfermo kaj vigleco en la mondo.
|