Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Novjara mesaĝo de ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao

Sinjorinoj, sinjoroj, kamaradoj kaj amikoj:

Baldaŭ sonos la novjara sonorilo kaj alvenos la jaro 2009. En ĉi tiu bela momento adiaŭi la pasintan jaron kaj renkonti la novan, mi tre ĝojas adresi, pere de la Ĉina Radio Internacia, Ĉina Nacia Radio kaj Ĉina Centra Televido-stacio, novjarajn bondezirojn al la diversnaciaj popoloj de la tuta lando, al samlandanoj en la Hongkong-a Speciala Administra Regiono, en la Aomen-a Speciala Administra Regiono kaj en Taiwan, al transmaraj ĉin-devenaj elmigrintoj kaj al diverslandaj amikoj de la tuta mondo!

2008 estas neordinara jaro por la ĉina popolo. Ĉinaj diversnaciaj popoloj unuanime klopodis kaj sukcese venkis en la bataloj kontraŭ neĝkatastrofo en la suda landparto kaj fortega tertremo en Wenchuan de la provinco Sichuan; sukcese gastigis la Pekinajn Olimpikojn, la Pekinajn Handikapulajn Olimpikojn kaj la 7-an Azi-Eŭropan Pintan Konferencon; kaj sukcese plenumis flugadon de la homporta kosmoŝipo Shenzhou-7. La ekonomia forto kaj sinteza ŝtata forto de Ĉinio pluapaŝe grandiĝis kaj la popola vivo pliboniĝis. La ĉina popolo pliintensigis interfluojn kaj kunlaborojn kun diverslandaj popoloj, kune frontis al seriozaj defioj, kia la internacia financa krizo, kaj faris novan kontribuon por protekti la mondan pacon kaj akceli kunan disvolviĝon.

En 2008 la ĉina popolo solene celebris la 30-jariĝon de reformado kaj pordo-malfermo de Ĉinio kaj faris aranĝon pri antaŭenpuŝo de la reformado kaj pordo-malfermo surbaze de resumo de spertoj. La diversnaciaj popoloj de Ĉinio kun plena memfido daŭre klopodas por rapidigi la konstruadon de la bonhava socio kaj krei pli belan vivon.

Ĉi tie en la nomo de la ĉinaj registaro kaj popolo, mi esprimas sinceran dankemon al diverslandaj popoloj pro iliaj granda subteno kaj sincera helpo en la kuranta jaro.

2009 estas jaro kun historia signifo por la ĉina popolo. Antaŭ 60 jaroj la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko malfermis novan eraon por disvolviĝo de la ĉina nacio. En la nova jaro ni daŭre tenos senŝanceliĝe la grandan standardon de socialismo kun la ĉinaj trajtoj, profunde praktikos sciencan disvolvan koncepton, tenos stabilan kaj rapidan evoluon de ekonomio per grandigo de internaj konsumoj kaj persistos en reformado kaj pordo-malfermo. Ni plifortigos socian konstruadon kun plibonigo de la popola vivo kiel ĉefaĵo kaj akcelos bonan kaj rapidan disvolviĝon de la ekonomio kaj socio. Ni persistos en la politikoj pri "unu lando kun du sistemoj", "administrado de Hongkong-anoj super Hongkong", "administrado de Aomen-anoj super Aomen", por akceli kune kun vastaj samlandanoj de Hongkong kaj Aomen la longedaŭran prosperon kaj stabilecon de la du specialaj administraj regionoj. Ni persistos en la fundamenta orientilo pri "paca reunuigo kaj unu lando kun du sistemoj", firme tenos la ĉeftemon pri paco kaj evoluo en rilatoj inter la ĉeftero de Ĉinio kaj Taiwan, senŝanceliĝe strebos por feliĉo de ambaŭbordaj popolanoj kaj paco en la Taiwan-markola regiono kaj firme defendos la ŝtatan suverenecon kaj teritorian integrecon de la lando.

En la nuna tempo, la mondo estas en reformado kaj reguligado, tamen ĝenerale stabilas la internacia situacio. Sed, samtempe la internacia financa krizo rapide disvastiĝas kaj rimarkinde malrapidas kreskado de la monda ekonomio, tial la homaro vizaĝas ankoraŭ al multe da malfaciloj kaj defioj. Plifortigi internacian kunlaboron kaj kune trakti la defiojn estas komuna deziro de diverslandaj popoloj kaj ankaŭ nepra vojo por teni stabilecon de la internacia situacio kaj akceli kunan evoluon de diversaj landoj. Profite de tiu ĉi okazo, mi emfazas denove, ke Ĉinio senŝanceliĝe iros sur la vojo de paca disvolviĝo, senhezite praktikos malferman strategion pri reciproka utilo kaj kuna gajno, plue klopodos por disvolvi interfluon kaj kunlaboron kun diversaj landoj, aktive aliĝos al klopodo de la internacia socio por trakti la financan krizon, sin dediĉos al akcelo de kreskado de la monda ekonomio kaj progreso de civilizacio de la homaro kaj kune kun diversaj landoj de la mondo antaŭenpuŝos konstruadon de la mondo paca, kune prospera kaj harmonia.

En tiu ĉi momento ankoraŭ nemalmultaj homoj en diversaj lokoj de la mondo suferas de milito, malriĉeco, malsano kaj katastrofo. La ĉina popolo kun kora simpatio liveros daŭre al ili helpon laŭ sia ebleco. Ni sincere esperas, ke ĉiuj landoj reciproke subtenos kaj helpos por kune akceli pacon, stabilecon kaj prosperon de la mondo, kaj ĉiulandaj popoloj povos vivi pace kaj libere.

Fine, mi deziras en Pekino al vi ĉiuj feliĉon kaj sanon en la jaro 2009!