En la regula gazetara konferenco de la Ministerio de
Eksteraj Aferoj de Ĉinio okazinta la 4-an de januaro, 2009, raportisto
demandis: la japana ĵurnalo Sankei Shimbun raportis en la 4-a de
januaro, ke post kiam Ĉinio kaj Japanio kune publikigis en la pasinta
junio la principan komunan konon pri ekspluatado de ole-gasa kampo
en la Orienta Ĉina Maro, Ĉinio ankoraŭ "solflanke" ekspluatas
la ole-gasan kampon nomatan "Tianwaitian", tiu agado malobservis
la komunan konon de la du flankoj, kiu diras, ke la du flankoj daŭre
diskutos pri kuna ekspluatado en tiu mara regiono. Kio estas via
opinio?
Qin Gang, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj
Aferoj de Ĉinio, diris, ke la raporto de Sankei Shimbun malĝuste
komprenis la principan komunan konon pri la problemo de la Orienta
Ĉina Maro inter Ĉinio kaj Japanio. La ole-gasa kampo "Tianwaitian"
situas en la nekontestebla mara regiono de Ĉinio, tiel la ekspluatado
de Ĉinio en tiu ĉi ole-gasa kampo estas tio, ke Ĉinio uzas sian
propran rajton pri suvereneco.
Qin Gang montris ankaŭ, ke la "alia mara regiono"
bezonanta daŭran diskutadon pri kuna ekspluatado menciita en la
principa komuna kono de Ĉinio kaj Japanio ne inkludas la nekontesteblan
maran regionon de Ĉinio, tial ne ekzistas problemo, ke Ĉinio kaj
Japanio kune ekspluatas la ole-gasan kampon "Tianwaitian".
|