Por aktive trakti la financan krizon kaj teni eksteran
komercon en stabila kreskado, la Komerca Ministerio de Ĉinio kaj
la Ĝenerala Dogana Administracio de Ĉinio kune publikigis la 31-an
de decembro la anoncon pri rearanĝo de katalogoj de limigitaj kaj
malpermesitaj varoj por prilabora komerco.
Ĉi-foje oni forigis pli ol 1700 varo-kodojn el la katalogo
de limigitaj varoj, koncernajn al komercaĵoj tekstilaj, plastaj,
lignaj kaj metalaj. Ili konsistigas 77% de la totala nombro de la
limigitaj varoj por prilabora komerco kaj valoras ĉirkaŭ 30 miliardojn
da usonaj dolaroj. Kaj el la katalogo de malpermesitaj varoj oni
forigis 27 varo-kodojn koncernajn al produktaĵoj kupraj, nikelaj
kaj aluminiaj. Ili valoras ĉirkaŭ 1.5 miliardojn da usonaj dolaroj
kaj okupas 30% de la totala sumo de malpermesitaj varoj.
|