La 2-an de januaro, 2009, la forstuma departemento
de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono deklaris, ke Ĉinio kaj
Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (UAE) kunlaboras por kune protekti
houbarojn, rarajn migrobirdojn vivantajn en Xinjiang kaj la Araba
Duoninsulo.
Laŭdire, oni unue konstruos bredan centron de houbaroj
por protekti kaj refortikigi la populacion de houbaroj kaj poste
konstruos specialan rezervejon de houbaroj en la orienta parto de
Junggar-baseno de Xinjiang.
Nun, la grupoj de houbaroj bredataj en Ĉinio rimarkinde
grandiĝas kaj iliaj vivlokoj troviĝas en multaj lokoj de Ĉinio.
Sole en Junggar-baseno de Xinjiang kaj ĉirkaŭaj lokoj vivas ĉ. 5
mil houbaroj, kies nombro okupas la unuan lokon inter la sovaĝaj
grupoj de houbaroj en la mondo.
|