La 4-an de januaro la Ministerio
de Industrio kaj Informadiko de Ĉinio komencis alpreni ses rimedojn
por mildigi malfacilojn kaŭzitajn de la tutmonda financa krizo al
mezaj kaj malgrandaj entreprenoj de Ĉinio.
La ses rimedoj estas mildigi iliajn malfacilojn en monkolektado
kaj rilata garantio, doni al ili helpon en ekspluatado de merkato,
antaŭenpuŝi ilian restrukturiĝon, doni al ili helpon por altigi
ilian konkurencan povon sur la merkato, krei por ili bonajn politikan
kaj merkatan mediojn kaj plenforte protekti iliajn normalajn produktadon
kaj administradon.
|