La 5-an de januaro, 2009, la Nov-Jorka Biloborso okazigis ĉe sia
malfermo ceremonion memore al la 30-jariĝo de la fondiĝo de la diplomatia
rilato inter Usono kaj Ĉinio. Ĝin ĉeestis Stephen Orlins, prezidanto
de la Tutlanda Komitato pri Rilatoj inter Usono kaj Ĉinio, Zhang
Yesui, konstanta reprezentanto de Ĉinio en UN, Henry Alfred Kissinger,
eksa ŝtata sekretario de Usono, kaj aliaj personoj.
Zhang Yesui diris, ke Ĉinio estas la plej granda evoluanta
lando en la mondo kaj Usono -- la plej granda evoluinta lando. La
interrilatoj de la du landoj estas tre gravaj, ne nur por la du
landoj kaj la du popoloj, sed ankaŭ por paco kaj sekureco de la
mondo, kaj disvolvo de la monda ekonomio. En la pasintaj 30 jaroj,
la interrilatoj de Ĉinio kaj Usono estis en stabileco kaj disvolvo.
Ĉinio esperas, ke en la venonta 30 jaroj, la interrilatoj de la
du landoj havos pli grandan progreson.
Kiel akcelanto kaj atestanto de la fondiĝo de la dulandaj
diplomatiaj interrilatoj, Henry Alfred Kissinger montris sian optimismon
pri la estonteco de la dulandaj interrilatoj. Li opinias, ke la
dulandaj interrilatoj estas "grava apogilo de la internacia
ordo" kaj intense rilatas al paco kaj prospero de la mondo.
|