La
6-an de januaro 2009 finiĝis en Pekino kunveno pri laboro de la
ĉina centra banko Ĉina Popola Banko en la kuranta jaro. La kunveno
montris, ke oni devas klopodi por teni krediton en racia kreskado
en la kuranta jaro, kaj difinis gravajn kampojn, al kiuj oni malfermos
la krediton.
La kunveno decidis, ke ĉi-jare oni laŭmezure malstriktigos
la monan politikon kaj, tenante stabilecon de la prezaro, konvene
pliigos la totalan kvanton de mono kaj kredito en cirkulado.
|