 |
Ĉinaj komercaj
ŝipoj eskortataj de misil-ekipitaj destrojeroj de la eskorta
floto de la Ĉina Mararmeo |
La 6-an de januaro, 2009, (laŭ la loka tempo) la eskorta
floto de la Ĉina Mararmeo atingis la difinitan mar-regionon de la
Adena Golfo, ĉe Somalio, kaj plenumis sian unuafojan eskortadon
por 4 komercaj ŝipoj el Ĉinio, inkl. de unu el Hongkong.
La eskorta floto konsistas el du misil-ekipitaj destrojeroj,
unu ĝenerala proviantŝipo, du ŝipo-portaj helikopteroj kaj specialaj
armeanoj. La ĉeftasko de la eskorta floto estas protekti la ŝipojn
kaj homojn el Ĉinio kaj tiujn de la Monda Grena Programo de UN,
pasantajn tra la Adena Golfo kaj la somalia mar-regiono.
|