Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

La du bordoj de la Taiwan-a markolo pluapaŝe faros interkonsiliĝon pri normaligo de la ekonomiaj rilatoj

La 7-an de januaro 2009 Yang Yi, proparolanto de la Oficejo de la Taiwan-aj Aferoj sub la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, diris en Pekino, ke la du bordoj faros interkonsiliĝon pri normaligo de la ekonomiaj rilatoj kaj sistemigo de kunlaboro en la ekonomia kampo por evidenta progreso en 2009.

Yang Yi diris ankaŭ, ke interfluo kaj kunlaboro de la du bordoj sur la ekonomia kampo alfrontas gravan historian ŝancon. En 2009 la ĉeftero de Ĉinio klopodos kune kun la taiwan-aj samlandanoj por disvolvi kunlaboron sur la ekonomia kampo, plivastigi rektajn "tri kontaktojn" ambaŭflanke de la markolo, fari intiman kontakton por atingi reciprokan utilon. La ĉeftero atendas normaligon de ekonomiaj rilatoj kaj sistemigon de ekonomia kunlaboro ambaŭflanke de la markolo, kio firmigos materian bazon kaj liveros fortan ekonomian movforton por paca disvolviĝo de la rilatoj ambaŭflanke de la markolo.