Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉefministro de la Korea Popoldemokratia Respubliko Kim Yong Il vizitas Ĉinion

Laŭ invito de ĉina ĉefministro Wen Jiabao, ĉefministro de la Korea Popoldemokratia Respubliko Kim Yong Il atingis Pekinon antaŭtagmeze de la 17-a de marto kaj komencis sian 5-tagan oficialan amikan viziton al Ĉinio. Tio estas lia unuafoja vizito al Ĉinio kiel ĉefministro.

Dum la vizito Kim Yong Il intervidiĝos kaj interparolos kun ĉinaj ŝtataj gvidantoj kaj ĉeestos festadon de la 60-jariĝo de starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj la Korea Popoldemokratia Respubliko kaj inaŭguron de "Jaro por Amikeco inter Ĉinio kaj Koreio".