La 16-an de marto inaŭguriĝis en la turka urbo Istanbulo
la Kvina Monda Akva Forumo kaj la Monda Akva Ekspozicio, kune okazigitaj
de la Monda Akva Konsilio kaj la turka registaro. 25 mil personoj
el 13 internaciaj establaĵoj kaj pli ol 100 landoj kaj regionoj
ĉeestis la forumon kaj koncernajn aktivadojn.
Ĝenerala direktoro de la Monda Akva Konsilio Loic Fauchon
alvokis en la inaŭguro al politikaj decidantoj multe atenti la akvan
resurson. Li diris, ke solvo de tiu problemo dependas ne nur de
teknika progreso, sed ankaŭ de politika klopodo. Ĉina ministro de
akvoutiligo Chen Lei kun la delegacio de la ĉina registaro sub sia
gvido ĉeestis la forumon kaj la ekspozicion.
La
temo de la forumo estas “Starigi ponton por diskuti pri akva resurso”.
En la forumo oni diskutos pri sekeco, klimata ŝanĝiĝo de la tutglobo,
kaj sano, resursoj kaj agrikulturo koncernaj al akvo, kaj esploros
novajn teknikojn kaj metodojn por solvi la problemon pri akvo.
La Monda Akva Forumo okazas en ĉiu tria jaro. Ĝi estas
la plej granda internacia aktivado en la kampo de akva resurso.
La antaǔaj kvar forumoj okazis respektive en Maroko, Nederlando,
Japanio kaj Meksikio.
|