Laŭ
informo el Reguliga Komisiono de Ĉinaj Bankoj, ĝis la fino de 2008
la proporcio de malbona kredito de ĉinaj mez- kaj malgrandaj komercaj
bankoj malpliiĝis ĝis 1.7% kaj atingis la plej malaltan nivelon
en la historio.
Samtempe la profitoj de mez- kaj malgrandaj komercaj
bankoj atingis novan alton en sia historio. En 2008 la mez- kaj
malgrandaj komercaj bankoj realigis profiton je 125.2 miliardoj
da juanoj, je 53% pli multe ol tiu en 2007.
|