La 19-an de marto, doktoro Mei Xinyu el la Instituto
sub la Ministerio pri Komerco de Ĉinio diris intervjuate de raportisto,
ke la decido de la ĉina registaro malpermesi al Kokakolao aĉeti
Huiyuan estas farita laŭ koncerna difino en la "Kontraŭmonopola
Leĝo", kaj ĝi ne rilatas al komerca protektismo. Li diris ankaŭ,
ke la decido utilas al pli orda funkciado de la ĉina merkato, kaj
laŭ la leĝo oni egale traktas ĉiujn entreprenojn kaj ne starigas
apartan limon al ekstera-kapitalaj entreprenoj.
|