
Vespere de la 18-a de marto inaŭguriĝis en Pekino "Jaro por
Amikeco inter Ĉinio kaj Korea Popoldemokratia Respubliko".
La inaŭguron ĉeestis ĉina ĉefministro Wen Jiabao kaj ĉefministro
de la Korea Popoldemokratia Respubliko Kim Yong Il. Ili esprimis
en sia parolo la volon plue antaǔenpuŝi la tradician amikecon inter
la du landoj. Ĉi-jare estas la 60-jariĝo de starigo de diplomatiaj
rilatoj inter Ĉinio kaj la Korea Popoldemokratia Respubliko. En
la 1-a de januaro ĉi-jare la plej altaj gvidantoj de la du landoj
Hu Jintao kaj Kim Jong Il reciproke sendis gratulajn telegramojn
kaj kune anoncis komencon de la "Jaro por Amikeco inter Ĉinio
kaj Korea Popoldemokratia Respubliko".
En la jaro la du flankoj okazigos pli ol 60 aktivadojn
en la kampoj politika, ekonomia, kultura, sporta, sciencteknika
kaj eduka. Diversaj interŝanĝaj aktivadoj okazos ĉiumonate, inkluzive
de prezentado de artensembloj, memor-ekspozicio kaj filmo-semajno.
La aktivado "Jaro por Amikeco inter Ĉinio kaj Korea Popoldemokratia
Respubliko" celas firmigi amikecon, profundigi interŝanĝon
kaj kunlaboron, kaj kune krei belan estontecon.
La dulandaj ĉefministroj kaj pli ol du mil personoj
spektis la brilan prezentadon de pli ol du cent artistoj el la du
landoj.
|