La 23-an de marto ĉina ĵurnalo Renmin Ribao publikigis
artikolon verkitan de Banĉen Erdini la 11-a Qoigyi Gyibo memore
al la 50-jariĝo de liberigo de miliono da servutuloj de Tibeto.
La artikolo diras, ke la demokratia reformado de Tibeto
realigis la historian impeton de la socia sistemo de Tibeto. Faktoj
pli konvinkas ol elokventeco, nur la Komunista Partio de Ĉinio povas
havigi al la antaŭaj servutuloj de Tibeto la homajn dignon kaj liberecon.
Budaisma darmo estas por favori la estaĵojn kaj liberigi homojn
el suferoj. Kaj malsklavigo de la servutuloj de Tibeto tute konformas
al la budaisma doktrino. Nun la nova Tibeto rapide progresas kaj
jam akiris la monde atentatajn atingojn. Diversrondaj personoj de
Tibeto devas alte taksi tiujn ĉi malfacile akiritajn fruktojn.
En sia artikolo Banĉen Erdini la 11-a esprimas, ke li
dediĉos sian tutan vivon al la patrolanda unueco, nacia solidareco
kaj popola feliĉo.
|