|    La 20-an de marto la ĉina delegacio el 5 TPK-reprezentantoj 
              el Tibeto ekvizitis Kanadon post vizito al Usono. Samtage la delegacio 
              okazigis gazetaran konferencon kaj respondis demandojn de pli ol 
              40 raportistoj el pli ol 20 vehikloj.  Kiel spertinto kaj atestanto de la tibeta historio, 
              viva budho Xinza Danzeng Quzha, estro de la delegacio kaj vicprezidanto 
              de la Popola Kongreso de la Tibeta Aŭtonoma Regiono, simple konigis 
              historiajn ŝanĝiĝojn de Tibeto ekonomie, socie, eduke, higiene, 
              religie ktp en la pasintaj 50 jaroj post la demokratia reformado. 
             La delegacio vizitis Usonon de la 15-a ĝis la 19-a de 
              marto kaj detale diskonigis la situacion de Tibeto pri disvolvo 
              de la ekonomio kaj socio, pri libereco de la religia kredo kaj pri 
              protektado al la tradicia kulturo ktp en intervidiĝo, kunveno kaj 
              gazetara konferenco, tio vekis grandan atenton en la socio de Usono. 
              
    |