Li Yizhong, ĉina ministro pri industrio kaj informizo,
diris, intervjuate la 23-an de marto, ke nun la urĝa afero de Ĉinio
por trakti la financan krizon estas plenumado de la politiko pri
ekonomia reprosperigo kaj tiu de la plano pri industria reguligo.
Por trakti la tutmondan financan krizon, la ĉina registaro
publikigis novembre de la lasta jaro planon por stimuli ekonomion
per la investa sumo de 4 mil miliardoj da juanoj (ĉ. 7 juanoj =
1 usona dolaro), kaj poste en la lastaj januaro kaj februaro ĝi
publikigis planojn pri reguligo de 10 industrioj. Iuj el tiuj politikoj
kaj rimedoj jam efikis en koncernaj kampoj, aliaj ankoraŭ ne montras
efikon. Li Yizhong diris, ke la gravita punkto de la nuna laboro
ĝuste estas rapida plenumado de tiuj planoj.
|