|    La 22-an de marto, 2009, okazis en Pekino la jarkunveno 
              de la "Forumo pri Disvolviĝo de Ĉinio". La inaŭguron ĉeestis 
              ĉina vicĉefministro Li Keqiang.  La temo de la ĉi-jara kunveno estas "Disvolvo 
              kaj reformado de Ĉinio en la internacia financa krizo". La 
              ĉeestantaj ĉinaj oficistoj, gvidantoj de famaj translandaj entreprenoj, 
              altrangaj oficistoj de internaciaj organizoj kaj famaj erudiciuloj 
              diskutos pri "disvolva kaj reformada politikoj de Ĉinio kontraŭ 
              la tutmonda financa krizo", pri la financa politiko, monpolitiko 
              kaj pordo-malfermo ktp.  Post fondiĝo de la "Forumo pri Disvolviĝo de Ĉinio" 
              en 2000, ĝi jam okazigis 9 jarkunvenojn, kaj fariĝis grava kanalo 
              de la ĉina registaro por diskuti kun internaciaj rondoj ekonomia 
              kaj scienca pri gravaj problemoj pri disvolvo de la ekonomio kaj 
              socio de Ĉinio. 
            |