Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Sekureco de manĝaĵoj -- fokuso de la higiena laboro en Ĉinio

La 8-an de januaro okazis en Pekino la Ĉina Higiena Laborkunveno de 2009. Sekureco de manĝaĵoj estos prenata kiel fokuso de la ĉina higiena laboro en la kuranta jaro.

Parolante pri gravaj punktoj en la laboro de la kuranta jaro, Chen Zhu, ministro pri sano, diris, ke laŭ la "Kontrola kaj Administrada Regularo pri Kvalito kaj Sekureco de Laktaĵoj", la departementoj pri sano fortigos inspektadon kaj kontroladon de sekureco de manĝaĵoj kaj alprenos antaŭrimedojn por efektive solvi problemojn pri sekureco de manĝaĵoj.

En la lastaj jaroj okazis de tempo al tempo akcidentoj pri sekureco de manĝaĵoj, kia porinfana laktopulvoro de marko Sanlu, kaj tio vekis grandan atenton de la publiko.