Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉinio donacos 30 milionojn da usonaj dolaroj por helpi realiĝon de jarmila disvolva celo de UN

La 24-an de marto Niu Dun, vicministro de la Agrikultura Ministerio de Ĉinio, kaj Sumpsi, asistanta ĝenerala direktoro de la Nutraĵa kaj Agrikultura Organizo de UN, subskribis en Pekino interkonsenton.

Laŭ la interkonsento, de 2009 ĝis 2011 la ĉina registaro donacos 30 milionojn da usonaj dolaroj al la Nutraĵa kaj Agrikultura Organizo de UN por helpi realiĝon de la jarmila disvolva celo de UN.