Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Aktivado de la Verdpaca Internacio por savi la klimaton en Pekino

En la 23-a de marto, la Monda Meteologia Tago, la Verdpaca Internacio lanĉis en Pekino aktivadon retrokalkuli tempon por savi la klimaton cele konsciigi la mondon pri la kriza situacio de la klimata varmiĝo.

Decembre de 2009 okazos en Kopenhago, ĉefurbo de Danlando, la konferenco de UN pri klimataj ŝanĝiĝoj, en kiu ŝtatgvidantoj de ĉiuj landoj subskribos interkonsenton pri la tutmondaj aktivadoj por trakti klimatajn ŝanĝiĝojn. Tio estos alia historia interkonsento post la Krota Protokolo ekvalidinta en 2005, kaj donos gravan influon al la klimataj ŝanĝiĝoj de la tutglobo en la estonteco.