La 25-an de marto, la Ministerio pri Industrio kaj
Informaj Teknologioj de ĈPR publikigis staton pri la industria funkciado
de Ĉinio en la unuaj du monatoj de 2009, montrante, ke nun la ĝenerala
industria situacio de Ĉinio estas severa.
Laŭ statistikaj donitaĵoj, la produkta situacio de la
malpeza industrio estas pli bona ol tiu de la peza. Kaj la industria
kreskado en la okcidenta regiono de Ĉinio estas pli rapida ol tiu
en la regionoj orienta kaj meza.
Cetere, eksportado de industriaj produktaĵoj grandmezure
malpliiĝis plu.
|