Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉinio malpermesis al Kokakolo aĉeti la kompanion Huiyuan, tio ne rilatas al la nacia marko

La 24-an de marto Yao Jian, proparolanto de la Komerca Ministerio de Ĉinio, diris, ke Ĉinio malpermesis al Kokakolo aĉeti la kompanion Huiyuan, tio ne rilatas al la problemo pri la nacia marko, sed koncernas nur konsideron pri la merkata konkurenco.

Li montris, ke fruktosuka trinkaĵo estas rapida konsumaĵo, kaj pri tiaj produktaĵoj, la marko estas ĉefa baro por eniri la rilatan merkaton. La problemo pri la enmerkatiĝo estas unu el la problemoj ekzamenendaj kontraŭ monopolado, kaj ne rilatas al la nacia marko. Se oni permesus tiun ĉi aĉetadon, Kokakolo havus du famajn markojn de fruktosuko kun plej granda influo, krome, Kokakolo jam okupas superregan situacion en la merkato de karbonacidaj trinkaĵoj, tial, permeso de tiu ĉi aĉetado evidente multigos malfacilaĵojn al aliaj konkurantoj por eniri la merkaton.

Li emfazis, ke la kontraŭmonopola leĝo estas egala por la entreprenoj ĉu ĉinaj ĉu alilandaj, kaj ne celas sole la translandajn. La malpermeso de tiu ĉi aĉetado estas nur decido aparta. Ĉinio kun ĝojo traktas la alilandajn komercistojn, kiuj volas investi en Ĉinio kaj kuraĝigas ilian konkurencadon en Ĉinio.