Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉina teknologio pri nuklea elektro proksimiĝas al avangarda nivelo de la mondo

Dank' al memstara iniciatemo kaj importado kaj asimilado de avangardaj nukleaj teknologioj el aliaj landoj, nun teknologioj de la nuklea elektro de Ĉinio proksimiĝas al la avangarda nivelo de la mondo en esplorado kaj ekspluatado, kaj la memstareco de produktado de instalaĵoj senĉese grandiĝas. La nuklea elektro de Ĉinio faris gravan kontribuon al sekureco de energio kaj mediprotektado.

Nun la ĉina totala kapacito de generatoroj de nuklea elektro atingis 9.1 milionojn da kilovatoj. En 2008 nuklea elektrkvanto konsistigis 1.3 % de la totala eletrokapacito de la tuta lando.