La 26-an de marto Lhasaj popolanoj el diversaj sociaj
rondoj okazigis kantokunvenon por bonvenigi la unuan memortagon
de la liberigo de miliono da servutuloj de Tibeto.
En marto de 1959 la reakcia supera kliko de Tibeto
gvidata de Dalai-lamao lanĉis armitan ribelon cele secesii la patrolandon
kaj konservi la feŭdan servutan sistemon. En la 28-a de marto de
la sama jaro, la centra registaro de Ĉinio deklaris malorganizi
la tibetan lokan registaron kaj komenci demokratian reformadon laŭ
la volo de la tibeta popolo, kio nuligis la feŭdan servutan sistemon
daŭrantan ĉ. mil jaroj en Tibeto kaj ebligis al miliono da servutuloj
konsistigantaj 95% de la totala nombro de la tibetanoj havi personan
liberecon kaj akiri produktajn materialojn. Memore al tiu demokratia
reformado okazinta antaŭ 50 jaroj, la tibeta leĝdona organo aprobis
la proponon, ke la 28-a de marto estu memortago de la liberigo de
miliono da servutuloj de Tibeto.
Laŭdire, oni ankoraŭ okazigos celebran aktivadon en
la 28-a de marto.
|