La 28-an de marto en la urbo Wuxi de la ĉina orienta
provinco Jiangsu inaŭguriĝis la 2-a Monda Budhisma Forumo kun la
temo "Harmonia Mondo, Sinergio de Kondiĉoj". Ĝin ĉeestis
pli ol 1700 eminentaj bonzoj, erudiciuloj kaj diversrondaj personoj
el ĉirkaŭ 50 landoj kaj regionoj.
Du Qinglin, vicprezidanto de la Tutlanda Komitato de
la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, ĉeestis la inaŭguron.
Li diris, ke la temo de ĉi-foja forumo akordas kun la budhisma etika
zorgo, konformas al la epoka postulo kaj havas profundan signifon.
Li diris ankaŭ, ke la ĉina nacio estas pacama kaj harmoniema, kaj
la ĉina popolo volas antaŭenpuŝi kune kun diverslandaj popoloj konstruadon
de la harmonia mondo, longdaŭre paca kaj kune prospera.
Panchen la 11-a Erdeni Qoigyi Gyibo faris parolon en
la inaŭguro. Li diris, ke okazigo de la forumo en Ĉinio, kiu havas
budhisman historion de pli ol du mil jaroj, plene atestas la harmonion
kaj stabilecon de la ĉina socio kaj liberecon de la religia kredo
kaj pruvas, ke Ĉinio estas la lando protektanta kaj akcelanta la
pacon de la mondo.
|