Matene de la 28-a de marto okazis sur la placo de la
Potala-palaco, Lhasa, kunveno por celebri la unuan memortagon de
la emancipiĝo de miliono da servutuloj de Tibeto. 13280 personoj
el diversaj nacioj kaj rondoj de la Tibeta Aŭtonoma Regiono partoprenis
en la kunveno. Qiangba Puncog, prezidanto de la Tibeta Aŭtonoma
Regiono, prezidis la kunvenon, reprezentantoj de diversaj rondoj
faris parolon.
 Zhang
Qingli, sekretario de la partia komitato de la Tibeta Aŭtonoma Regiono,
diris, ke post la 50-jara demokratia reformado Tibeto jam staras
sur la nova startpunkto de la historio, kaj ĝia nova celo estas
efektivigi plenampleksan bonstatan socion en la jaro 2020, kaj la
moderniĝon kune kun aliaj lokoj de la lando en la cent-jariĝo de
la nova Ĉinio. Li diris ankaǔ, ke oni devas antaǔenpuŝi la rapidan
disvolviĝon de la ekonomio de Tibeto, plibonigi la popolan vivon,
protekti la ŝtatan sekurecon kaj stabilecon de Tibeto, persisti
en kuna klopodo kaj kuna prosperiĝo de diversaj nacioj.
|