De la 27-a ĝis la 30-a de marto delegacio de ĉinaj
tibetologoj vizitis Italion kaj faris profundajn interŝanĝon kaj
studadon kun personoj el la politika, akademia kaj gazetara rondoj
de Italio. Italaj erudiciuloj diris, ke estas neignorebla la distorda
raportado de la okcidentaj amaskomunikiloj pri Tibeto.
Zhang Yun, esploristo de la ĉina Tibetologia Esplor-Centro,
konigis al italaj kolegoj pri la vera stato de la evento en la 14-a
de marto en la pasinta jaro kaj pri la historia kialo de la tibeta
problemo. Li aparte emfazis, ke la okcidentaj amaskomunikiloj havas
miskomprenon pri Tibeto, kaj li esperas plifortigi kontakton kun
italaj amaskomunikiloj por ke oni konu la veran Tibeton.
Profesoro de Nepoli-Universitato Giorgio Mentici konigis
sian esplorfrukton pri la historio kaj la nuna stato de Tibeto kaj
malkaŝis la duvizaĝulon Dalai, kiu antaŭ la internacia opinio distrumpetas
'altan aŭtonomecon', fakte intencas spliti Tibeton disde Ĉinio.
La profesoro montris, ke de antikveco Tibeto estas nedisigebla parto
de la ĉina teritorio.
Domenico Losurdo, proferoso pri filozofio kaj historio
de Urbinoc-Universitato, montris, ke iuj priskribis Tibeton regitan
de Dalai kiel paradizon, sed ĉiuj, kiuj iomete konas la historion,
senescepte scias, ke la tiama Tibeto estis en regado kruela kaj
senhomeca.
Ekssenatano Iuigi Marino diris, ke en la Okcidento ĉiam
ekzistas negativa raportado pri Ĉinio, iam eĉ sufiĉe senbrida. La
malverajn informojn fabrikis amaskomunikiloj, tial estas necese
firme preventi politikan distordon kaj tiun de amaskomunikiloj.
|