La 27-an de marto la organiza komitato de la Ĉina Ningxia-a
Internacia Investa kaj Komerca Foiro anoncis en gazetara konferenco
en Pekino, ke la foiro, okazigota de la Ministerio de Komerco de
Ĉinio, Ĉina Konsilio por Akcelo de Internacia Komerco kaj la registaro
de la Ningxia-a Huj-nacia Aǔtonoma Regiono, malfermiĝos en aǔgusto,
2009 en Yinchuan, ĉefurbo de Ningxia.
 Ningxia,
troviĝanta en la okcidenta parto de Ĉinio, kun 6.18 milionoj da
loĝantoj, kies 36% estas huj-oj, estas la plej granda kolonio de
hujoj en Ĉinio. La foiro estos grava ponto por intensigi kunlaborojn
inter Ningxia kaj orienta kaj okcidenta Ĉinio, kaj internaciajn
kunlaborojn. Dume okazos la Kvara Ĉina Ningxia-a Internacia Foiro
de Islamaj Manĝaĵoj kaj Ĉiutagaj Vivbezonaĵoj, la Dua Foiro de Huj-aj
Komercistoj, kaj Simpozio pri Ekonomia kaj Komerca Kunlaboroj inter
Ningxia kaj Arabaj Landoj.
|