La 7-an de januaro, 2009, ĉina ŝtatafera konsilanto
Dai Bingguo intervidiĝis en Pekino kun usona ŝtata vicsekretario
John D. Negroponte.
Dai Bingguo alte taksis progreson de la dulandaj interrilatoj
en la pasintaj 30 jaroj post establiĝo de la diplomatiaj rilatoj
inter la du landoj, precipe en la 8-jara oficperiodo de usona prezidento
Bush.
John D. Negroponte diris, ke Usono kaj Ĉinio, gravaj
landoj en la mondo, bezonas fortigi inter si dialogon kaj kunlaboron
kaj kune protekti internaciajn sekurecon kaj stabilecon. Strategia
dialogo kaj strategia ekonomia dialogo inter la du landoj estas
du gravaj kaj efikaj sistemoj, kaj devas esti daŭrigotaj.
|