La 31-an de marto en Pekino, respondante demandon de
raportisto pri tio, kian profitofonton Ĉinio serĉas en Afganio,
Qin Gang, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio,
diris, ke en la nuna tempo paca, stabila kaj disvolva Afganio estas
la plej granda profitofonto por Ĉinio.
Li konigis, ke la ĉina vicministro pri eksteraj aferoj
Wu Dawei ĉeestos la internacian konferencon pri Afganio en Hago
kaj eksplikos ĉinan principan starpunkton kaj alvokos la internacian
socion fortigi kunlaboron kaj klopodi kune por antaŭenpuŝi pac-procezon
kaj ekonomian disvolviĝon de Afganio.
Li diris, ke Ĉinio kaj Afganio estas amikaj najbaroj
kaj la du landoj havas kunlaborojn en ekonomio kaj komerco. Ĉinio
liveris al Afganio laŭeblan helpon.
|