|
Wan Gang (maldekstre) kaj
Annette Schavan post subskribo de "Komprena Memorando
pri Kunlaboro" |
La 30-an de marto komenciĝis en Berlino la "Ĉina-Germana
Scienca kaj Eduka Jaro 2009-2010". En la jaro Ĉinio kaj Germanio
okazigos serion da aktivadoj por antaǔenpuŝi kunlaborojn kaj interŝanĝojn
inter la du landoj en scienca kaj eduka kampoj.
En januaro ĉi-jare ĉina ĉefministro Wen Jiabao vizitis
Germanion kaj la du landoj decidis okazigi aktivadon de la scienca
kaj edukan jaro, kiun kune organizu la ĉinaj Ministerio pri Scienco
kaj Teknologio, Ministerio pri Eduko, kaj la germana Ministerio
pri Edukado kaj Scienca Esplorado.
Wan Gang, ĉina ministro pri scienco kaj teknologio,
diris en la inaǔguro de la aktivado: "Oni devas uzi la ŝancon
por lanĉi kunlaborajn projektojn, starigi laboratoriojn por esploro
kaj invento, fortigi akademiajn interŝanĝojn inter duflankaj scienc-teknologiaj
laborantoj, kaj plue intensigi dulandajn kunlaborojn en la kampoj
de scienco, teknologio kaj edukado."
Annette Schavan, germana ministro pri edukado kaj scienca
esploro, diris: "Ĉinio estas grava partnero de Germanio en
scienc-teknologia kampo. Ni esperas pli viglan kunlaboron kun ĉinaj
altlernejoj."
|