La 1-an de aprilo la ministerioj pri eksteraj aferoj
de Ĉinio kaj Francio kune publikigis "Novaĵ-Komunikon de Ĉinio
kaj Francio".
La komuniko diras, ke la du flankoj multe atentas la
rilatojn inter Ĉinio kaj Francio, volontas, okaze de la 45-jariĝo
de establiĝo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj, intensigi
ĉiuflankajn strategiajn partnerajn rilatojn per strategia kaj longtempa
rigardo kaj surbaze de reciproka respekto kaj atento pri reciprokaj
bazaj interesoj. Ĉinio kaj Francio reasertas persisti en la principo
de "Ĉarto de UN" pri neinterveno en internajn aferojn
kaj konsentas laŭ la spirito pri reciproka konfido pliigi interkonsiliĝon
pri la aferoj tuŝantaj la bazajn interesojn de la du landoj.
|