Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Debutis eniraj biletoj de ŜME

La organizanto de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio (ŜME) en 2010 publikigis naǔ desegnaĵojn de enirbiletoj de ŜME, kaj komencis unuan bilet-vendadon por kolektiva mendo.

Kun kontraǔfalsaj teknologioj, la bileto estas en formato 98 x 54 mm. Sur ĝi estas emblemo, talismano kaj ekspozicia slogano de ŜME.

La biletoj estas antaǔmendeblaj kaj aĉeteblaj ĉe giĉetoj de la eksponejo. Ĉina Mobilo, Ĉina Telekomunikado, Banko de Komunikado kaj Ĉina Poŝto estas difinitaj por enlanda vendado; kaj naǔ agentejoj respondecas pri vendado eksterlande. Ili troviĝas en Hongkong, Makao kaj Taiwan de Ĉinio, Japanio, Aǔstralio, Usono, Kanado kaj aliaj landoj kaj regionoj.

La ekspozicio daǔros de la 1-a de majo ĝis la 31-a de oktobro, 2010. Ĝis nun 233 landoj kaj internaciaj organizoj certigis sian ĉeeston.