La 2-an de aprilo fermiĝis la financa pintkunveno de
G-20. La gvidantoj de G-20 atingis plurajn komunajn konojn, ekzemple
en plimultigo de kapitalo al la Internacia Mona Fonduso kaj plifortigo
de superrigardo al financo en kuna traktado al la financa kaj komerca
krizo.
Post la kunveno brita ĉefministro Gordon Brown diris,
ke la gvidantoj de G-20 konsentis liveri la sumon de 1100 miliardoj
da usonaj dolaroj al la Internacia Mona Fonduso kaj Monda Banko
por helpi landojn falintajn en malfacilon.
La gvidantoj de G-20 opinias, ke estas necese fari administradon
kaj superrigardon al ĉiuj financaj institucioj, financaj produktoj
kaj financa merkato, kiuj havas sisteman influon. Estas la unua
fojo, ke oni metas grandan heĝofonduson sub la financa superrigardo.
|