Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Dua eskorta grupo de ĉinaj militŝipoj ekveturis al Somalio

Antaŭtagmeze de la 2-a de aprilo la dua eskorta grupo de ĉinaj militŝipoj ekveturis de Zhanjiang, suda Ĉinio al Adena Golfo kaj somalia marareo por transpreni eskortadon de la unua eskorta grupo.

La unua eskorta grupo de ĉinaj militŝipoj veturis al Adena Golfo kaj somalia marareo en la 26-a de decembro 2008. Ĝis nun ĝi eskortis 130 ĉinajn ŝipojn kaj 38 fremdlandajn ŝipojn.