Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ministro de eksteraj aferoj de Ĉinio esprimis zorgon pri ĉinaj viktimoj de la pafado en Usono

La 5-an de aprilo Yang Jiechi, ministro de eksteraj aferoj de Ĉinio, faris telefonan konversacion kun usona ŝtata sekretario Hilary Clinton. Li esprimis zorgon pri ĉinaj civitanoj, mortigitaj kaj vundita de la pafado en la urbo Binghamton de Nov-Jorkio.

Yang Jiechi diris, ke laŭ la unua enketo, la pafado, okazinta matene de la 3-a de aprilo en la urbo Binghamton de Nov-Jorkio, mortigis plurajn homojn, inkluzive de 4 ĉinaj virinoj, kaj intertempe vundiĝis ankaŭ ĉina civitano. Li diris, ke tio estas tre grava okazaĵo, kaj pri tio serioze zorgas la ĉina registaro; Ĉinio funebras pri la menciitaj ĉinaj civitanoj kaj aliaj senkulpaj viktimoj, kaj kondolencas la vunditojn kaj familianojn de la mortintoj. Ĉinio esperas, ke Usono konvene traktos la sekvajn aferojn de la ĉinaj viktimoj, akurate sukuros la vunditan ĉinon kaj liveros al la familianoj de la ĉinaj viktimoj rapidan kaj sufiĉan helpadon kaj ankaŭ oportunon por akiri vizon al Usono. Yang Jiechi postulas, ke Usono prenu necesajn rimedojn por garantii sekurecon de la ĉinaj civitanoj en Usono kaj iliaj posedaĵoj.