Posttagmeze de la 6-a de aprilo Li Changchun, membro
de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato
de la Komunista Partio de Ĉinio, intervidiĝis kun Lee Myung-Bak,
prezidanto de la Korea Respubliko. Ili profunde interŝanĝis opiniojn
pri disvolvo de la strategiaj kunlaboraj partneraj interrilatoj
de Ĉinio kaj la Korea Respubliko kaj ankaŭ tiujn pri aliaj problemoj
kune atentataj.
Li Changchun antaŭ ĉio gratulis sukcesan intervidiĝon
de la ŝtatgvidantoj de la du landoj dum la financa pintkunveno de
G-20 en Londono. Lee Myung-Bak konigis sian intervidiĝon kun ĉina
prezidanto Hu Jintao kaj alte taksis gravan kontribuon de Ĉinio
por sukcesigi la financan pintkunvenon de G-20.
Li Changchun diris, ke dank' al la komuna penado de
la du flankoj, disvolviĝis rapide la interrilatoj de Ĉinio kaj la
Korea Respubliko, oftiĝis la interkomunikado de altrangaj gvidantoj,
fortiĝis la reciproka konfido politike, daŭre vastiĝis la reciprok-utila
kunlaboro komerce, pli kaj pli profundiĝis la interkomunikado kaj
kunlaboro en la kampoj kultura, eduka, scienca kaj teknologia, pli
kaj pli multiĝis interkomunikado kaj fortiĝis kunordigo de la du
landoj en gravaj internaciaj kaj regionaj problemoj, inkluzive de
kunlaboro inter Ĉinio, la Korea Respubliko kaj Japanio, traktado
de la klimata ŝanĝiĝo kaj kunlaboro en la internacia financo, kaj
nun la interrilatoj de la du landoj eniras en novan epokon de la
strategia partnera kunlaboro.
Lee Myung-Bak diris, ke la Korea Respubliko subtenas
Ĉinion en ĝia alpreno de serioj da gravaj rimedoj kontraŭ la tutgloba
financa krizo, volas alpreni aktivajn agadojn por serioze plenumi
la gravajn komunajn konojn de la du ŝtatgvidantoj, forte antaŭenpuŝi
reciprokan kunlaboron de la du landoj en ĉiuj kampoj, kaj kune kontribuos
por prospero kaj stabileco en Azio.
|