|    La 7-an de aprilo sinjorino Margaret Chan, ĝenerala 
              direktoro de la Monda Sana Organizo, diris en Pekino, ke la klopodo 
              de la ĉina registaro por projekto de la nova reformado de medicina 
              servo estas laŭdinda.  En la 6-a de tiu ĉi monato Ĉinio publikigis projekton 
              de la nova reformado de la medicina servo. La ĉina registaro promesis 
              pliigi sian respondecon en sistemo de la baza medicina servo kaj 
              senĉese pligrandigi la monasignon por ke ĉiu ĝuu la bazan medicinan 
              servon.  Margaret Chan diris en la gazetara konferenco, ke la 
              reformado de la medicina servo estas tre malfacila procezo; en diversaj 
              lokoj de la mondo ekzistas neniu absolute senpaga kuracado; la ĉina 
              projekto pri la nova reformado de la medicina servo akcentas la 
              justecon kaj substrekas la helpon al malriĉaj homoj; tio estas akorda 
              kun la rekomendo kaj iniciato de la Monda Sana Organizo.           |