La 10-an de januaro la unua taĉmento el 153 oficiroj
kaj soldatoj de la dua pac-konserva inĝeniera trupo de Ĉinio flugis
al Darfuro de Sudano per ĉartita aviadilo de UN.
La dua pac-konserva inĝeniera trupo de Ĉinio al Darfuro
de Sudano konstruos kaj gardos vojojn, pontojn, konstruaĵojn, aviadilo-haltejojn
kaj defendajn fortikaĵojn, kaj respondecos pri esploro de akvofonto,
putoborado, kaj pri konstruo de akvoĉerpaj ekipaĵoj. Laŭ plano la
dua taĉmento konsistanta el 161 oficiroj kaj soldatoj flugos al
Darfuro en la 18-a de januaro.
En aprilo de 2008 la ĉina registaro akceptis la inviton
de UN pri ekspedo de sapeistaj taĉmentoj al Darfuro, kaj la unua
trupo atingis Darfuro en novembro, ĝi estas la unua packonserva
trupo de UN en la regiono.
|